1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22
LA rakonto de Ĥanoĥ: la maniero, per kiu la Eternulo prenis lin en la ĉielo. Estis saĝulo kaj granda metiisto, kiun la Eternulo forprenis. Kaj Li amis lin tiel, ke li povus vidi la plej altajn mondojn, kaj la plej saĝan kaj grandan kaj nekoncepteblan kaj neŝanĝiĝantan kaj glorian kaj brilantan kaj multokulan stacion de la servanto de la Eternulo, kaj la nemoveblan tronon de la Eternulo, 2 kaj la vicojn kaj la organizon de la senkorpaj armeoj, kaj la nepriskribeblan konsiston de la amaso da elementoj, 3 kaj la kantadon de la armeo de la keruboj kaj la senmezuran lumon por esti vidatestanto.
TIUTEMPE li diris: “Kiam 165 jaroj pasis al mi, mi naskigis mian filon Metuŝelaĥ, kaj post tio mi vivis 200 jarojn. Mi pasigis ĉiujn jarojn de mia vivo, 365 jarojn.” 2 En la unua monato, en la asignita tago de la unua monato, mi estis sola en mia domo. Kaj mi kuŝis sur mia lito dormante. Kaj dum mi dormis granda angoro eniris mian koron, kaj mi ploris per miaj okuloj en sonĝo, Kaj mi povis malkovri, nek kio povus esti tiu ĉi angoro, nek kio povus okazis al mi. 3 Poste du grandegaj viroj tiajn, kiajn mi neniam vidis sur la tero. Iliaj vizaĝoj estis kiel la brilanta suno; iliaj okuloj estis kiel brulantaj lampoj; el iliaj buŝoj eliris fajro; ilia vestâjoj estis diversa kantado; iliaj flugiloj estis pli brilaj ol oro; iliaj manoj estis pli blankaj ol neĝo. Kaj ili staris ĉe la kapo de mia lito kaj vokis min per mia nomo. Poste mi vekiĝis el mia dormo kaj vidis tiujn virojn starantajn antaŭ mi efektive.